Espéranto Indre
Site en travaux
15a Himalaja Renkontiĝo, 2026.
15a Himalaja Renkontiĝo, 2026 en Nepalo.
Broŝuro de la 15-a Himalaja Renkontiĝo, kiu okazos en Nepalo inter la 26-a de februaro kaj la 8-a de marto 2026.
Ĉi-foje ni planas konduki la partoprenantojn al la mondfama turisma regiono Langtang, unu el la plej belegaj lokoj de Nepalo. Dum la renkontiĝo okazos diversaj esperantlingvaj programeroj, kiuj vivosperte riĉigos la partoprenantojn kaj samtempe stimulos la lokan movadon.
La Himalaja Renkontiĝo estas aranĝo taŭga por ĉiuj aĝgrupoj : ĝi kombinas kulturajn programojn, internacian amikecon, kaj unikan naturan sperton. Ni varme invitas vin partopreni kaj samtempe kuraĝigi ankaŭ nepalajn esperantistojn.
Por pliaj detaloj, bonvolu kontakti nin ĉe : nespa.1990@gmail.com.
La informoj disponeblas ankaŭ en Eventa Servo ĉe la jena ligilo :
👉 https://eventaservo.org/e/a22e96
Ni petas al vi afable dissendi ĉi tiun broŝuron al viaj amikoj kaj membroj, por ke ankaŭ ili ekkonu nian programon.
Kun frata saluto,
Bharat Kumar Ghimire
Prezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio
📧 nespa.1990@gmail.com