Espéranto Indre

Site en travaux

Attention : un problème technique (serveur SQL) empêche l’accès à cette partie du site. Merci de votre compréhension.
Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1254 2025-09-30

samedi 4 octobre 2025 par Nicole Blot

ESPERANTO-KURSO POR HISPANPAROLANTOJ EN 2025
Ekde 2020, seninterrompe, UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) ĉefkunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj. En kelkaj jaroj partneras ankaŭ TEJO kaj aliaj landaj asocioj de UEA, kiel Hispana Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Federacio, krom aliaj grupoj. Tiu agado okazas kadre de la Amerika Komisiono de UEA ĉefe kiel informa agado, kiu tamen kontribuas ankaŭ al la instrua, reta kaj varba agadoj de UEA.

Ĝuu la amuzan reklamvideon pri la ĉi-jara kurso en la sociaj retoj de UEA : Facebook kaj Instagram. En 2025 la kurso havos ankaŭ meznivelan grupon, en kiu oni instruos Esperanton tute per Esperanto mem, tamen ja facila, malrapida kaj simpligita Esperanto estos uzata por instrui, klarigi, kaj respondi demandojn. Tial ni ĉi tiun jaron kuraĝigas nunajn esperantistojn partopreni kaj plibonigi sian lingvonivelon en amika etoso.

Al tiu agado entute ĝis nun aliĝis pli ol 2500 lernintoj el 29 landoj en la lastaj jaroj. La kursoj estas senpagaj kaj celas kaj komencantojn kaj progresantojn. Ĉiu lernanto havas aliron al vasta materialo, parolsesioj, lerniloj kaj virtualaj lecionoj gviditaj de spertaj esperantistoj, kiuj volontule instruas la bazojn de la lingvo, krom prononcadon, historion kaj panoramon de la Esperanto-movado kaj aliajn temojn.

En 2025 la kurso, al kiu jam aliĝis pli ol 200 lernontoj, okazos de la 7-a de oktobro ĝis la 30-a de novembro, tiel ke ĉiuj lernintoj povos post konkludo de la kurso tuj sperti Esperantujon per partopreno en la Virtuala Kongreso de Esperanto.
La kurson oni proponas al lernantoj laŭ diversaj horaroj, tiel ke ĉiu tago okazu iu ero : lunde okazos legogrupo, marde meznivela leciono, merkrede baza leciono (en horo taŭga por hispania horzono), ĵaŭde baza leciono, vendrede meznivela leciono, sabate baza kaj meznivela lecionoj (samtempe en diversaj ĉambroj kaj je taŭga horo ankaŭ por hispania horzono) kaj dimanĉe konversacia grupo, aldone al kromsesioj por solvi dubojn, pliesplori temojn kaj amike esperantumi kun lernantoj de aliaj klasoj kaj invititaj ĉeestantoj. Ĝis la 4-a de oktobro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto kaj eklerni Esperanton per la hispana, ĉu kiel progresanto kaj plibonigi sian Esperanton per facila kaj simpligita Esperanto, ĉu kiel kunlaboranto : ĉio per la ligilo esperantokurso.com/eo, kie ankaŭ troviĝas kelkaj eblaj demandoj kaj respondoj, krom detala informo kaj enhavo.
Ĉiujare la enhavo de la kurso pliboniĝas kaj la instrumetodoj evoluas. Jam en 2020, okaze de la Tago de Ameriko (youtu.be/IAeaTnP1tFM), kelkaj el la lernintoj povis post la kurso plene sukcese prelegi, tute flue. Similaj fluaj paroladoj ankaŭ estis en 2021, okaze de la fermo de la 2-a eldono de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj : de tiam la kurso ĉiam finiĝas per oficiala fermo, kiu enhavas kaj prelegojn de lernintoj kaj invitojn de E-organizoj al ekaktivado en nia komunumo.
Ĉar la kurso estas tute senpaga por ĉiuj aliĝintoj kaj aldone UEA simbole kompensas instruistojn kaj organizantojn, se vi volas kaj povas helpi, via amika donaco bonvenas al la Fondaĵo Ameriko de UEA (uea.org/alighoj/donacoj/ameriko). Pagmanieroj troviĝas ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj. Se eble, bonvolu informi al financoj@co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.
UEA kore dankas al la instruistoj kaj organizantoj, kiuj diligente laboras por tiu grava agado, kaj bondeziras al ĉiuj lernontoj agrablan ekposedon de la internacia lingvo Esperanto, kiu fine apartenas al la tuta homaro.

e kurso

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License