Nova numero de "Esperanto en Afriko"
Estimataj,
Bonvolu malkovri la voĉojn de Afriko per la 53-a nova numero de la periodaĵo Esperanto en Afriko. Ghi estas alkrochita. Legu ghin kaj partoprenu la vojaĝon tra la pli freŝaj novaĵoj, raportoj kaj opinioj pri la kontinenta Esperanto-movado.
Enhavliste :
P. 2 Kolofono
P. 2 Vortoj de la redaktoro
P. 3 Nova alvoko : konkurso por subvenciotaj projektoj en Afriko
P. 4 Afrika Esperantujo rendevuas en Togolando : Kpalime gastigos la 9-an AKE jarfine 2026
P. 5 De Samarkando al la mondo : internacia UEA-delegacio pledis por Esperanto
P. 6 Afrika Komisiono renoviĝis per novaj membroj, novaj respondecoj
P. 7 Afriko moviĝas : esenco de la Afrika Agado de UEA
P. 8 La redakcio intervjuis Ranja Lydie Zafinifotsy
P. 10 Kantoj, skeĉoj kaj kvizo : Zamenhoffesto en IZo
P. 10 Togolando kulture, nova verko de Kokou
P. 11 De Kotonuo al Portonovo ĝis Grand Popo : ekskursoj kaj renkontoj de e-istoj en Benino
P. 13 Esperantista studvojaĝo al Nagbeto kaj Aklowa : malkovro de naturaj mirindaĵoj de Togolando
P. 14 De Brno al Lomeo, Esperanto kunigas kaj inspiras
P. 14 Deziras korespondi...
P. 15 Forpasoj
Amike,
Adjévi Adjé