Espéranto Indre

Invito al la 60-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-60)

vendredi 30 janvier 2026 par Nicole Blot

Bonan tagon !
Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 60-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-60) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, okazontan de la 4-a ĝis la 11-a de julio 2026 en Rigo – la ĉefurbo de Latvio.
En la programo diversnivelaj Esperanto-kursoj, Somera Universitato, vasta kultura programo, duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj, kvizoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.
Jen ligilo, kie vi trovos detalan informon kaj la retan aliĝilon :
www.esperanto.de/eo/bet
Granda peto disvastigi tiun informon laŭ eble plej vaste.
Dankon kaj bonvenon !
Amike,
Margarita Želve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio

Prezidantino de la Organiza komitato de BET-60


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License