Espéranto Indre

Unesko-Kuriero pri manĝaĵoj

vendredi 28 novembre 2025 par Nicole Blot

« Diru al mi, kion vi manĝas, kaj mi diros al vi, kiu vi estas. Kuirarto parolas pri ni, pri niaj emocioj, niaj plezuroj kaj niaj revoj. En siaj Analektoj, Konfuceo rimarkigas nin pri tio, ke “oni neniam satiĝas je bongusta kaj delikata manĝaĵo.” Kelkajn jarcentojn poste, la filozofo Gaston Bachelard asertis, ke “manĝado estas (…) festeno por la sensoj”. Kuirarto estas invito al vera ĉirkaŭmonda rondvojaĝo, do ĉetabliĝu ! La vespermanĝo estas preta », – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara kajero de ĉi tiu gazeto (aprilo-junio).
“Manĝaĵoj : kio kunigas nin” estas la ĉefa temo de la dua ĉi-jara kajero de “Unesko-Kuriero”, aperinta en la retejo de Unesko kun kelkmonata malfruo ; legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2025/11/unesko-43/ kaj elŝutu ĉi tiun bongustan “Kurieron”.


Site en travaux

Espéranto Indre

Site en travaux

Attention : un problème technique (serveur SQL) empêche l’accès à cette partie du site. Merci de votre compréhension.