Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2026
Estimataj Samideanoj,
ankaŭ ĉi-jare alproksimiĝas la 21a de februaro, Tago de la Gepatra Lingvo.
En tiu dato, ni esperantistoj subtenas la ideon, ke ĉiuj lingvoj samrangas, kaj ke ĉiu homo rajtas paroli, uzi kaj ricevi informojn en sia gepatra lingvo. Ni ankaŭ bone (kaj bedaŭrinde) konscias, ke la nuna sistemo, bazita sur la arogante altruda kaj perforta ĉiea uzo de la angla kiel internacia lingvo, estas esence maldemokrata, subpremanta, diskriminacia – unuvorte : maljusta.
Ni havas la taŭgan solvon : lingvo demokrata, facile kaj rapide lernebla, kiu ne devigas sin troŝarĝi per balasta kulturo, vivmaniero, prononco de alia popolo ; eĉ, ĉiu lernanto de Esperanto riĉigas la lingvon kaj la komunumon per sia kulturo, sia vivmaniero, sia prononco. Lerni Esperanton signifas aldoni ion al si kaj al la aliaj. Kaj memoru : en Esperantujo neniu estas fremda. Ĉiu parolanto de la plej eĉ etkomunuma minoritata lingvo havas la saman rajton kaj la saman rangon, kiel tiu de la grandaj mondlingvoj.
Por la 21a de februaro ni devas laŭte sciigi nian vidpunkton kaj nian perspektivon al ĉiuj tiuj, kiuj eĉ ne perceptas la problemon kaj tute nature akceptas la altrudon de la nuna sistemo. Bonvolu instigi vian Asocion kaj la lokajn grupojn de via lando aranĝi taŭgajn eventojn por, fiere kaj kun etenditaj brakoj, proponi Esperanton kiel la nuran ilon por estigi vere egalecan mondan lingvosistemon, kie ĉiuj havu la samajn rajtojn kaj la saman rangon.
Ne forgesu informi min pri viaj elpaŝoj ! Granda tutEŭropa kampanjo povos elfontigi konkretan informagadon ĉe la superaj Eŭropaj instancoj.
Via laboro ne estos vana : la nepoj vin benos.
Dankon, La sekretario d-ro Luigi Fraccaroli
