Espéranto Indre
Site en travaux
Akademio Insternacia de la Sciencoj (AIS) - Novjara mesaĝo
Post du jara paŭzo mi renovigas la tradicion de novjara mesaĝo pri Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), unuafoje ilustrite.
Ĝi baldaŭ estos videbla ankaŭ en la AIS-retejo, http://www.ais-sanmarino.org .
Okaze de la nova jaro, kun nova impeto, AIS invitas vin senpage kaj subtene alĝi al AIS kaj al ISAE, kio baldaŭ eblos per la AIS-retejo. Estas planita reta scienca informilo/revuo, ĉ. 4 foje jare, pri sciencaj novaĵoj en Esperantujo kaj tutmonde (laŭ la koncepto de mia rubriko "Science kaj Fake tra la Mondo", kiu aperadis en Revuo Esperanto inter 2020-2025).
Resume : ĉi-somere AIS plenumis centran rolon en tri grandaj internaciaj E-kunvenoj : komence de julio okazis la 41-a Scienca Universitata Sesio (SUS) kadre de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) en Litovio. Komence de aŭgusto okazis la 78-a IKU-AIS sesio en la Universala Kongreso en Ceĥio, kaj fine de aŭgusto okazis la 42-a SUS kadre de la Itala Kongreso, kies ĉeftemo estis “Esperanto : bona lingvo por scienco”. En 2026 okazos Internacia Vintra Universitato en la Novjara Renkontiĝo kaj Luminesk en Germanio, 43-a SUS dum la Germana Kongreso en Ĉeĥio kaj IKU-AIS dum la UK en Graz.
Feliĉajn festojn kaj novjaron,
Amri Wandel
Akademio Internacia de la Sciencoj | Prezidanto