Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1274 2025-12-31
FELIĈAN, ESPEROPLENAN 2026 – KUN LA JANUARA NUMERO DE LA REVUO ESPERANTO SENPAGE ELŜUTEBLA !
Je la jarŝanĝo Universala Esperanto-Asocio (UEA) sendas al la tuta esperantista komunumo kaj al ĉiuj amikoj de la internacia lingvo siajn plej sincerajn bondezirojn por paca, sana kaj esperoplena 2026. En mondo plena je defioj UEA restas firme dediĉita al sia misio : labori por interkompreniĝo, lingva justeco, internacia kunlaboro kaj solidareco inter homoj kaj popoloj.
La jaro 2025 estis por UEA periodo de intensa laboro kaj renovigo. Kun nova Estraro kaj klaraj strategiaj gvidlinioj la Asocio plifortigis sian agadon en edukado, informado, kultura kaj scienca kunlaboro kaj en la internacia sfero. Speciale rimarkinda estis la aktiva kaj videbla rolo de UEA en Unesko, la kreskanta universitata agado, la evoluo de la biblioteka reto kaj la daŭra subteno al landaj asocioj, junularo kaj virtualaj iniciatoj. Tio ĉio realiĝis danke al la engaĝiĝo de membroj, volontuloj, mecenatoj kaj kunlaborantoj tra la tuta mondo. Tio estas la reto de UEA.
Okaze de la jarŝanĝo UEA atentigas, ke la januara numero de la revuo Esperanto (n-ro 1/2026) nun estas libere elŝutebla por ĉiuj ĉe https://uea.org/revuoj/esperanto. Ĉiuj bonvenas legi kaj diskonigi.
La numero malfermiĝas per la novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA, titolita “Se nur 365…”, kiu invitas pensi pri konstanta, ĉiutaga engaĝiĝo al la valoroj de solidareco, respondeco kaj homa proksimeco - kaj kiel inteligenta donacprogramo, kiel Alianco 365 povas ŝanĝi nian estontecon. Inter la aliaj ĉefaj temoj de la numero troviĝas raportoj pri la progreso de multlingvismo en Unesko, pri la forta delegacio de UEA en la 43-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, intervjuo kun estrarano Miora Raveloharison, artikoloj pri edukado, landa agado kaj eventoj, kaj memoroj pri forpasintaj aktivuloj, kiuj lasis profundan spuron en la movado kaj kiujn ni plu honoru en 2026.
Rigardante antaŭen al 2026, UEA jam intense preparas la 111-an Universalan Kongreson de Esperanto en Graco (Graz), kie esperantistoj el la tuta mondo renkontiĝos por interŝanĝi ideojn, spertojn kaj viziojn por la estonteco de la lingvo kaj la movado. La kongreso estos grava momento por fortigi internaciajn ligojn kaj por konkrete sperti la valorojn, kiujn Esperanto reprezentas. Pli ol 620 homoj jam aliĝis ! Se vi ankoraŭ ne aliĝis, vi bonvenas tion fari ĉe https://uk.esperanto.net.
UEA kore dankas ĉiujn, kiuj per membriĝo, donacoj, partopreno kaj diskonigo subtenas ĝian laboron. Je la fino de 2025 la Asocio kun fido kaj espero rigardas la venontan jaron kaj invitas ĉiujn daŭre kunvoji. Restu aliĝinta kaj donacanta al UEA : https://uea.org/alighoj/alighilo.
UEA estas nia, UEA estas ni. Feliĉan kaj esperoplenan 2026 !