Espéranto Indre

Pola RetRadio raportis kaj sondokumentis la 110-an UK-on

samedi 30 août 2025 par Nicole Blot

Ankoraŭ antaŭ unu monato pli ol 1100 esperantistoj el 63 landoj fizike ĝuis la etoson de la 110-a UK de Esperanto en Brno (Burno), Ĉeĥio. Multe pli da povis ĝui la UK-etoson kaj ekscii pri la kongreseventoj dank’ al la tradiciaj prikongresaj sonraportoj de la Pola RetRadio en Esperanto (la iama E-Redakcio de Pola Radio) www.pola-retradio.org, aŭdiĝintaj ĉiutage en 7 sinsekvaj elsendoj ekde la 26.07 ĝis 02.08.2025 ;
https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-26-07-2025/
https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-27-07-2025/
https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-28-07-2025/
https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-29-07-2025/
https://pola-retradio.org/2025/07/e_elsendo-el-la-30-07-2025/
https://pola-retradio.org/2025/08/e_elsendo-el-la-31-07-2025/
https://pola-retradio.org/2025/08/e_elsendo-el-la-02-08-2025/
Jam en nia unua sonraporto, tuj post la sabata kunsido de la Komitato de UEA antaŭ nia mikrofono gastis la tiam ĵus elektita nova prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., skizante la plej gravajn taskojn, kiujn frontos la Asocio en la nova ofcperiodo. Tiu ĉi raporta elsendo kaj ĉiuj aliaj nun servas por la tradicia propono de nia Redakcio „Ni transvivu la 110-an UK-on ankoraŭfoje”. Uzu la okazon ankaŭ kun membroj de viaj E-grupoj kaj kluboj !
La raportista laboro de la E-Redakcio el Varsovio dum la 110-a UK estis krome la okazo por multaj renkontiĝoj kun niaj aŭskultantoj kaj krome por la registro de ĉ. 20 intervjuoj kun figuroj gravaj en nia E-komunumo, sed ankaŭ kun ne ĉiam famaj esperantistoj. Inter la plej famaj nunjare, plurfoje distingta troviĝas Stela Besenyei-Merger. Nia intervjuo kun ŝi aŭdiĝas en la 1422-a elsendo de la E-Radio Varsovio el la 30.08.2025.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License